Vin salutas UkrEA!
Ukrainia Esperanto-Asocio unuigas pli ol 150 esperantistojn de Ukrainio
De la 1990a UkrEA estas membro de UEA.
Celoj:
- Disvastigi la uzadon de la internacia lingvo Esperanto.
- Agadi por la solvo de la lingva problemo en internaciaj rilatoj kaj faciligi la internacian komunikadon.
- Plifaciligi la ĉiuspecajn spiritajn kaj materiajn rilatojn inter la homoj, malgraŭ diferencoj de nacieco, raso, sekso, religio, politiko aŭ lingvo.
- Kreskigi inter siaj membroj fortikan senton de solidareco kaj disvolvi ĉe ili la komprenon kaj estimon de aliaj popoloj.
Retadreso de UkrEA: espero111@ukr.net
La retejon mastrumas Andreo Jankovskij, andreoespero@gmail.com,
|
|